Esperanto  |  Esperanto  |  Esperanto

 
Nürnberg Frauenkirche BONVENON EN LA KATOLIKA

PREĜEJO DE NIA SINJORINO


Karaj gastoj,

ni salutas vin en tiu ĉi Dia-domo kaj ĝojigas, ke vi prenas al vi tempon por inspekti la preĝejon kaj ĝiajn artoverkaĵojn. Ni invitas vin trankvile ĝui la ejon kaj ĝian atmosferon kaj senti ion de la kredo, kiu trovas esprimon en la artaĵoj.

Por akompani vin sur via vojo tra tiu ĉi preĝejo, ni skizis tiun ĉi folion kaj petas vin kore, je la fino de via vizito, remeti ĝin por venontaj gastoj! Ni deziras al via vizito trankvilecon, tempon kaj la benon de Dio!


Historio de la preĝejo de Nia Sinjorino

La libera imperiestra-urbo Nürnberg ekestis en la mezepoko el du urbopartoj, unu norde ĉirkaŭ la St. Sebaldo-preĝejo kaj la alia ĉirkaŭ St. Lorenzo-preĝejo en la sudo. La du urbopartoj estis disigitaj de la rivero Pegnitz.
En tiu ĉi loko, kie hodiaŭ troviĝas la foiro kaj la preĝejo de Nia Sinjorino, ekestis en la 12-a jarcento juda-kvartalo kun sinagogo.
Kiam en la jaro 1323 ambaŭ urbopartoj ligiĝis per muro, la placo troviĝis en la centro de la urbo kaj per tio ankaŭ en la mezpunkto de la intereso. La konsilantaro de la urbo Nürnberg volis konstrui ĉi tie grandan foirplacon kaj petis la permeson ĉe la siatempa regento Karlo IV.
Sed, ĉar sia regnopozicio ne estis certa, li iniciatis siajn urbanojn al judo-persekuto. Li faris tion por havi la posedaĵojn de la judoj kaj por rekompensi per tio siajn partianojn kaj pere de tio certigi al si iliajn subtenojn.
En la senco de tiu ĉi politiko la deziro de la Nürnberganoj por centra foirplaco estis al li tre konvena. Pro tio li donis al la ĝis tiam judoafablaj Nürnberganoj la permeson, ja eĉ la postulon, forpeli la judojn. Kaj tiel povis okazi en decembro 1349 terura pogromo, kie bruliĝis minimume 562 judoj.

Kune kun la permeso detrui la judan kvartalon pere de la tielnomata foiro-diplomo, Karl IV decidis anstataŭi la sinagogon per Maria-preĝejo. Per tiu ĉi preĝejo, kiu Karlo IV donacis en la jaro 1355, li interligis ne nur religian sed ankaŭ politikan intereson.
Por esti regento de difavoro estis necese posedi la tielnomatajn (Kleinodien) imperio-juvelojn. Tiu ĉi signojn de sia potenco (Karlo IV elektiĝis en 1356 kiel germana Imperiestro) li volis konservi en la centro de la imperio, en Nürnberg.
La juveloj (= Imperiestro insignoj: imperiestra krono, - globo, mantelo, sceptro kaj la relikvoj: la sankta lanco kaj la sanktaj najloj k. a.) estu konservitaj nur en la por tio celo decidita preĝejo de Nia Sinjorino.
Sekurecduboj estis respondecaj por tio, ke laste tio ne okazis.
Li unue transportigis ilin proksime de Prago sur la burgo Karlstein. Kiel vi ekscios pli poste, la koncepto esti sanktejo por la juveloj estis kreita de tiu ĉi pensado. La konstruado de la preĝejo jam okazis kaj la koncepto ne plu povis esti retirita.
Nun sub imperiestro Sigismund la juveloj en 1423 denove venis al Nürnberg, kie ili estis konservitaj en la preĝejo Sankta Spirito. En la jaro 1796 oni savis ilin antaŭ Napoleono kaj transportis ilin tra Regensburg al Vieno.

 


Dum la dua mondmilito Hitler konservis ilin por mallonga tempo denove en Nürnberg. Hodiaŭ ili ree troviĝas en la Hofburg en Vieno.

En la jaro 1525, post kiam Nürnberg akceptis la Reformacion, la preĝejo de Nia Sinjorino fariĝis luterana. Ĝi alie formiĝis kiel Prediko-preĝejo kun jubeoj je la flankaj muroj.
En la jaro 1808, post kiam Nürnberg apartenas al la nova regno Bavario. Ek de tiu ĉi tempo ĉiuj civitanoj la unuanfojon en la historio ĝuas religian liberecon. 1810 la katolika paroĥo transprenas de la luterana la preĝejon de Nia Sinjorino.
Sed la preĝejo kaŭze de Reformacio kaj Sekularigo disponis pri nenia interna ekipaĵo, pro tio oni aĉetis artaĵojn de rekonstruitaj abatejoj.
1816 oni festis la unuan katolikan Diservon en tiu ĉi preĝejo.

La bombo-atakoj en 1945 grave detruis la preĝejon. Nur la okcidenta fasado kun antaŭhalo kaj supra ĥoro, la malnova sakristio sur la suda flanko, same kiel la norda kaj suda eksteraj muroj konserviĝis. La artaĵoj estis ĝustatempe garditaj en la artbunkro sub la kastelo.
Dum la jaroj 1983 - 1991 la preĝejo estis komplete renovigita. La ĥorejo nove kreiĝis laŭ la principoj de la II a Vatikana Koncilio: La altaro forŝoviĝis antaŭen kaj nun interligas la preĝejo-ŝipon kaj la ĥorejon en ideala maniero. La altaro, simbolo por Kristo, staru en la mezo de la Dio-servo kaj substreku la ĉeeston de Dio dum la meso. Ankaŭ la suba parto de la flugil-altaro renoviĝis kaj moderna tabernaklo anstataŭis ĝin. Tiu ĉi tabernaklo memorigas al torao, la sankta skribo de la judoj. Ĝi klarigas la interligon de judanismo kaj kristanismo. Samtempe ĝi substrekas apud la sakramento, la sanktan eŭkaristion, la signifon de la vorto Dio. Krome ĝi volas memori ankaŭ al la sinagogo, kiu iam havis sian lokon ĉi tie.
En la suda flankŝipo vi vidas Klais-orgenon. Ankaŭ ĝi konstruiĝis en la kadro de la renovigo. Ĝi ampleksas 3052 fajfilojn kaj 42 registrojn.
En la norda flankoŝipo liberiĝis Fresko el la 14-a jarcento, kies signifon oni ne povis ekkoni ĝis hodiaŭ.


LA EJO

Verŝajne la preĝejo estas konstruita de Peter Parler. Li estis la konstruestro de Karlo IV kaj finkonstruis la Veits katedralon en Prago dum la jaroj 1350 - 1358. La penso, ĉi tie konservi la imperio-juvelojn, kreis la ejon.

La klasika centro por la gotika ejo direktas la okulojn de la spektantoj alten kaj antaŭen en la lokon de altaro. Tiu ĉi sento evoluas, ĉar la ejo ripozas en si mem kaj pli fortiĝas. La flankaj ŝipoj restas egale altaj kiel la mezoŝipo ( unua halo-preĝejo de Frankonio). La preĝejo-ŝipo staras sur preskaŭ kvadrata plano, kiu havas mezon. Tiu ĉi mezo kuŝas inter la kvar kolonoj kaj precipe tie havu la imperio-juvelaro en sarkofago sian lokon. Ĉirkaŭ tiu sarkofago okazis procesioj, ĉar dum la mezepoko tie ne estis seĝoj.
La ejo do havas karakteron gardi, samtempe la ripozo konformas al religia sopiro al tempo, al ripozo en Dio.
Super la antaŭhalo troviĝas la ĥorejo de Miĥaelo. Ĝi servu al la Imperiestro kiel reĝoloĝio kaj ebligu al li sekvi la meson en trankvilo. Oni nomis la loĝion laŭ la anĝelo Miĥaelo, ĉar li estis la gardopatrono de reganto kaj ties imperio.
Ankaŭ la ekstera fasado interligas la ideon de tiu ĉi preĝejo. La okcidenta flanko estu kvazaŭ monstranco aŭ scenejo por eksposicii la juvelaron. La balkono, kiu certe estis planita pli granda, ebligu tion.

 


LA ARTOVERKOJ

La Tucher-altaro en la orienta ĥorejo:
Tiu ĉi altaro, kreita de ne konata majstro ĉirkaŭ 1445, estas la plej signifa atesto de Nurenberga tabulpentraĵo antaŭ Albrecht Dürer. Ĝi estis destinita kiel alt-altaro por la aŭgustina abatejo St. Veit, kiu estis malkonstruita en la jaro 1816.
Antaŭflanke de maldekstre:
La sankta Aŭgustino parolanta kun sia patrino, la sankta Monika, profeta scenejo, kruciĝado, leviĝo, la sanktuloj Paŭlo kaj Antonio.
Tiu ĉi tabulpentrado kun la ora grundo kaj la jam tre vivoplenaj kaj personaj figuroj prezentas la transiron de la mezepoko al la novtempo.

Super tio estas (Strahlenkranzmadonna) la madono kun la glorkrono el la jaro 1440. Du anĝeloj tenas la kronon super ŝia kapo.

Super la krono vi vidas tri fenestrojn (unu apud la alia), la originaj vitraĵoj de la Imperiestrofenestro. Karlo IV oferis ilin al la preĝejo de Nia Sinjorino, ili do estas la plej malnovaj vitropentraĵoj de Nurenberg. Maldekstre vi vidas la sanktan Paŭluson kun la glavo, en la mezo Maria kun la infano, maldekstre la sanktan Christopherus (Kristofron). La aliaj fenestroj estas donacoj de Nurenbergaj patriciaj familioj el la 16-a kaj 17-a jarcento.

La grandaj figuroj en la ĥorejo: maldekstre alproksimiĝas la sanktaj tri reĝoj al la Dio-patrino, en la ĥorfino apud la glorkrona madono Johano la paptiso, dekstre de li Kristo kiel viro de doloroj, dekstraflanke supozeble la sankta Ludmilla, dukino de Bohemio kaj avino de la sekvanta sankta Wenzel, la bohemia nacia-sanktulo.

Dekstre kaj maldekstre en la fenestroniĉoj vi vidas 18 lumanĝelojn el la skolo de Veit Stoß, ĉirkaŭ 1510.

Sur la nordflanko, vidita maldekstre de la ĉefenirejo, vi vidas jenajn artaĵojn.
(de malantaŭe al antaŭe)
La Epitafo de Pergensdorffer kun Maria kiel gardmantelmadono.(Schutzmantelmadonna)
Či tiu epitafo el sabloŝtono (ĝi estas memortabulo por mortintoj) estas donaco de la familio Pergensdorffer por la Aŭgustino-preĝejo, kiu estas malkonstruita en 1816.
Adam Kraft kreis tiun ĉi verkon ĉirkaŭ 1498. Videbla Maria kiel gardmantelmadono de la Kristanaro: maldekstre sub la mantelo estas spiritaj kaj mondaj altranguloj videblaj, sed ankaŭ simplaj homoj, dekstre membroj de la donacinta familio.

Je la Maria-altaro vi vidas sur moderna menso Diopatrinon kun infano de la jaro 1480.

Apude pentraĵo ĉirkaŭ 1520, la Sankta Parencaro. En la mezo maldekstre Maria kun la Jesuoinfano sur la sino, apud si sia patrino Anna kaj iliaj viroj, maldekstre Josefo kaj dekstre Joachimo. Krome tri malgrandaj ludantaj anĝeloj.

Če la trairo de preĝejo-ŝipo al la ĥoro videblas epitafo de Adam Kraft, la Epitafo de Rebeck kun la Kronigo de Maria. Ĝi kreiĝis je 1500 kaj montras la Maria-kronigon pere de Diopatro kaj Diofilo.

Je du kolonoj surprizas kurbigitaj pentraĵoj. Ankaŭ ĉi tie temas pri Epitafoj, memortabuloj por mortintoj.

 


Maldekstre la leviĝo de Kristo je 1440 (artisto ne konata), dekstre Epitafo de la reĝa kuirestro Michael Raffael (maldekstre en la pentraĵo kun kiraso) supozeble kreita je 1489 de Michael Wolgemut. La Čefanĝelo Miĥaelo dufoje videblas, maldekstre kiel drakomortinto kaj dekstre kiel animopezanto.

Rigardu malantaŭen al la antaŭhalo kaj vi vidas super la enirejo Tymphanon. Tio montras en la supra parto la kruco-portanton Kristo, en la malsupra la Entombigon.


LA ANTAŬHALO

Tiu ĉi antaŭhalo trairis la militon en la jaro 1945. La figuroj de la konstrutempo de 1360 estas destinita pere de la Maria-patronato: En la arko (Tymphanon) super la interna portalo videblas la naskiĝo de Jesuo, super ĝi la anonco de la anĝeloj al la paŝtistoj, sube la adorado de la tri saĝuloj el la oriento, en la supra parto la prezento de Jesuo en la templo.
En la gorĝoj de la volboripoj montras ĉiuj figuroj al la venonta mesio:
reĝoj de la malnova testamento, profetoj kaj sanktuloj.
La finŝtono en la volboj montras la kronigon de Maria.


„LA KURADO DE VIRETOJ“

Precize je la 12-a horo tagmeze aperigas la sep elektoprincoj ( la ĉefepiskopoj de Mainz, Köln kaj Trier, la reĝo de Bohemio, la duko de Saksujo, la grafo de Brandenburg kaj la Palatinato grafo ĉe Rejno) kaj prezentas al la Imperiestro sian reverencon.

Per tio oni memorigas al la "ora buleo" de Imperiestro Karlo IV. en la jaro 1356, per kiu oni fiksis, ke ĉiu novelektita Reĝo aŭ Imperiestro devas aranĝi sian unuan reĝotagon en Nurenbergo.

La gracia gablo de 1509 estas la lasta verko de Adam Kraft, kiun li jam malsana kun lasta forto finkonstruis.


Verkita de Regina Pock, Pastoralreferentin

Tradukita en Esperanto de Elfriede Kruse



zur Home Page       zur Ortsauswahl       zur Nürnberg Seite       zur Frauenkirche


Cat Logo

Copyright © Familie Wimmer. All rights reserved.
Diese Seite wurde am 26 Juli 2002 erstellt
und am 17. März 2005 zuletzt bearbeitet.